Akademik Ŝokalskij
Akademik Ŝokalskij | |
---|---|
Bazaj indikoj | |
Tipo: | Krozoŝipo |
Klaso: | Akademik Ŝulejkin-klaso |
Posedanto: | Rusa Federacio |
Hejma haveno: | Vladivostoko |
Numero de korpo: | 8010336 |
Surigita sur akvon: | 1982 |
Donita en servon: | 1983 |
Sorto: | |
Teknikaj datenoj | |
Tonelo de ŝipo (BRT): | 1 764 |
Longo: | 71,06 m |
Larĝo: | 12,82 m |
Mergo: | 4,50 m |
Ŝipanaro: | 30 |
Kapacito: | 54 pasaĝeroj[1] |
Akademik Ŝokalskij (ruse Академик Шокальский; en angla transliterigo Akademik Shokalskiy) estas glaci-rezista ŝipo de Akademik Ŝulejkin-klaso, konstruita en Finnlando en 1982 kaj originale uzita por oceanografia esploro.[2] En 1998 ĝi estis tute re-ekipita por servi kiel esplor-ŝipo por Arkta kaj Antarkta laboro.[1] Ĝi estis nomita laŭ la rusa oceanografo Julij Ŝokalskij.[3] La ŝipo havas du [4] pasaĝerajn ferdekojn, kun restoracioj, trinkejo, biblioteko, kaj saŭno, kaj gastigas 54 pasaĝerojn.[1] Ĝi estas nun ekspluatata de Aurora Expeditions, aŭstralia ekspedicia kroz-linio.[1][5] En 2011, Akademik Ŝokalskij krozis laŭlonge de marbordo de Rusio[6] kaj al Orienta Antarkto.[7] Ĝiaj fratinaj ŝipoj estas Akademik Ŝulejkin, Arnold Vejmer, Akademik Gamburcev, Professor Molĉanov, Professor Multanovskij, Geolog Dmitrij Nalivkin, Professor Polŝkov, Professor Ĥromov.
Incidentoj kaj akcidentoj[redakti | redakti fonton]
La 8-an de decembro 2013 Akademik Ŝokalskij kun 48 pasaĝeroj kaj 20 ŝipanoj surŝipe[8] eknavigis de Bluff, Nov-Zelando al Antarkto. La 25-an de decembro 2013, ĝi fariĝis kaptita de solida glacio kelkajn mejlojn de la bordo de Antarkto (proksimume 1 500 marmejlojn sude de Hobarto, ĉ. je la 7:20 matene AEDT).[9] La glacirompiloj Xue Long kaj Aurora Australis, kaj franca esplor-ŝipo L'Astrolabe krozas direkte al Akademik Ŝokalskij je plena rapido. La glacirompilo Xue Long mem fariĝis kaptita de glacio, proksimume 70 MM de Ŝokalskij.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Akademik Shokalskiy. Aurora Expeditions (2011). Alirita 25 Aprilo 2011.
- ↑ Wright, Doug, "Ex-navy vessel in new role", Otago Daily Times, 29 Novembro 2010. Kontrolita 25 Aprilo 2011.
- ↑ "Introducing Akademik Shokalskiy" (PDF), The Expeditioner, Aurora Expeditions, Aŭgusto 2010, paĝo 2. Kontrolita 25 Aprilo 2011.
- ↑ Russian Maritime Register of Shipping
- ↑ "Russian cruising gets a new lease of life" (PDF), Cruise Weekly, 17 Aŭgusto 2010, paĝo 5. Kontrolita 25 Aprilo 2011.
- ↑ Hannafin, Matt. Aurora Expeditions Introduces New Russian Arctic Cruises. Frommer's (24 Novembro 2010). Arkivita el la originalo je 2012-07-30. Alirita 25 Aprilo 2011.
- ↑ Antarctica 2011–12 (PDF). Aurora Expeditions (Oktobro 2010). Arkivita el la originalo je 2011-08-21. Alirita 25 Aprilo 2011.
- ↑ Antarctic expedition scientists trapped in ice
- ↑ MMSI: 273458210